Page:Progreso - 1a yaro.pdf/101

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
87
LINGUALA QUESTIONI
LINGUALA QUESTIONI
* Naiveco.

Konservemulo sendis per Lingvo internacia (febr. 1908, p. 72) kortuŝantan vokon « al ĉiuj uzurpaj reformistoj de nia multesuferinta interkomuniĝilo » (kiom malpezaj kaj graciaj estas tiuj du lastaj vortoj!), kaj donas al ili tiun konsilon : « Ne tuŝetu nian komunan havon, ne difektu ĝin, ĉar neniu rajtigis kaj petis vin pri tio » (kion li scias pri tio?). « Se vi trovas ĝin ne taŭga por viaj celoj tia, kia ĝi estas kaj vivas inter ni, tiam vi povas ja simple forlasi ĝin al ni, kaj por via uzado ekelpensi » (!) « ian tute alian lingvon laŭ via gusto ». Tiu naiva konsilo pruvas, ke nia bonanima samideano tute ne komprenas la principojn de sia « kara lingvo » kaj la kaŭzojn de ĝia supereco. Tia konsilo konvenus al ia Volapük, ĉar oni povas arbitre « ekelpensi » dekduojn da similaj arbitraj sistemoj; sed oni ne povas konstrui lingvon « tute alian » ol Esperanto sur la samaj, bonaj principoj. Nia samideano relegu la bonegan verketon Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia : « Se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al liu ĉi lingvo nepre devas konduki tra Esperanto » (F. Krestomatio, p. 313). Al li do ni povus resendi la komparon de la « kritikanta muŝo ». Sed ni kontentiĝos citi al li la opinion de tre konata samideano (en L’Etoile espérantiste, februaro 1908) :

« Zamenhof ne nur inventis lingvon helpantan inter cent kvindek aliaj. Kio estas multe pli grava, li « pozis » plurajn fundamentajn principojn (ekz. pri la elekto de la ĉefaj radikoj, pri la afiksoj naskantaj vortklasojn, kaj pri la specialigo de la finiĝoj de vortoj), kies graveco estas tia, ke ĉiu alia lingvo, kiun oni volos proponi, devos apliki ilin, se ĝi ne volas esti evidente malsupera al Esperanto. Nu, se tiu lingvo tiel proprigas ilin al si, ĝi ne estos alio ol Esperanto apenaŭ modifita, kaj diferencos de la Zamenhof’a lingvo nur per ŝanĝo de malmultaj radikoj, kaj per la permuto de kelkaj finiĝoj. »

Ni faros pri tio nur du rimarketojn : 1e Zamenhof ne estas la sola aŭtoro, kiu « pozis » la principojn de la vera LI., kaj eĉ aliaj formulis kelkajn el ili (aparte la principon de internacieco) multe pli klare ol li; 2e ES. ne diferencas de EP. per