User:Ziko/Projekto Arkivo de UEA

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search

La Arkivo de UEA enhavas multe da materialo grava por Esperanto-historiistoj. Estas malfacile por la averagxa esperantisto vojagxi al Roterdamo, sed eblas prezenti almenaux kelkajn elektitajn arkivajxojn en la reto. Por tiu celo tiu cxi Vikifontaro estas eksterordinare utila. Gxi donas modelon kiel enretigi, disponas senprobleme, kaj faciligas kunlaboron.

Per la jena Projekto Arkivo de UEA mi provas enretigi en iom granda skalo, kaj esperas pri la helpo de aliaj esperantistoj, kiu farigxu Vikifontaristo. Mi havas skanojn aux povas skani arkivajxojn, kiujn mi metas en la Vikimedian Komunejon, la liberan kolektejon por bildoj. Surbaze de la skanaro eblas transtajpi en Vikifontaron. Mi provis ankaux pri nova arangxo de Enciklopedio de Esperanto.

Mi preparis pagxon Arkivo de UEA por doni superrigardon pri la arkivajxoj enretigotaj. Tie vi jam trovas, per bluaj ligiloj, raporton de Anton Vogt el 1928 kaj statutojn de UEA. Komencita estas jam la statuto de 1934 (kun pagxo, sxablonoj ktp.), iomete ankaux la statuto de 1948.

Bonvolu legi Wikisource:Helpo kaj konsideru cxu vi volas helpi al la Projekto Arkivo de UEA. Vi povas transtajpi aux provlegado, do kontroli cxu la transtajpajxo de aliulo vere kongruas kun la skanaro.

Se vi havas demandojn aux problemojn, turnu vin al mi.

Ziko van Dijk