Progreso/Unesma Yaro/Numero 1/Tra la Mondo

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
UNESMA YARO
PROGRESO No1
Marto 1908

Tra la Mondo
Jurnali

[ 29 ] Tra la Mondo (tutmonda ilustrata Revuo esperantista ; januaro 1908). En artikolo : « La Delegacio kaj Esperanto », So Aug. Montrosier parolis pri la decidoj de nia Komitato je konservema vidpunkto. « Efektive, Esperanto estas jam lingvo vivanta, kaj tre vivanta, do ĝi devas evolucii kiel evolucias la vivantaj lingvoj, t. e. per akcepto, post uzo — eĉ uzado — de novaj formoj kaj esprimoj. »

Bone, bonege ! Sed la vivantaj lingvoj havas ja nenian Fundamenton, nenian kolekton da vortoj kaj frazoj netuŝeblaj, kiuj « impedas » la liberan uzon kaj akcepton de novaj formoj. « Jam, en sian teknikan vortaron, So Verax enkondukis novajn sufiksojn, kaj, ĉar ili ŝajnis bone elektitaj, neniu, eĉ el la plej konservemaj esperantistoj, sonĝis fari ian kritikon, lasante al la tempo la taskon, ilin pravigi, aŭ forseti kelkajn el ili. Tia estas la vera liberema maniero por la evolucio de la lingvo ».

Certe, sed tiu maniero estas nun neebla, kaj nia estimata [ 30 ]kunfrato revis la fakton, kiun li citas kiel pruvo. Tute kontraŭe, So Verax proponis kaj provis enkonduki du sufiksojn absolute necesajn kaj tre bone elektitajn, nome -iz kaj ‑oz, unue en la Scienca Revuo, due en sia Vocabulaire fr.‑esp. photographique (1907). Sed poste, en lia Vocabulaire technique (Hachette), oni ne trovas plu ilin (krom kelkaj esceptoj, kiel chauler kalkizi, siliceux silicoza), kaj li mem deklaras en Autaŭparolo, ke li « renuncis » tion fari. Kial do ? Kredeble, pro ke li timis (ne malprave !) la furion de la «konservemoj, de la « Fundamentistoj » fanatikaj, kiuj ne permesas, ne sole ke oni ŝanĝu vorton, sed ke oni aldonu ion al la sankta libro ! Tia estas la « grandega libereco » kiun oni ĝuas sub la regno de Fundamento ! Kiel do la « tempo » kaj la sperto povus « pravigi » la novaĵojn kaj plibonigojn, se pro la fanatikeco de kelkaj ĉefoj oni ne « audacas »[1] ilin proponi kaj publike provi ? Tiel la ekzemplo mem citita de So Montrosier por pruvi la liberecon de evolucio rifutas lian aserton. La « vera liberema maniero » ekzistos kredeble de nun dank’ al ni, sed ĝis nun ĝi tute ne ekzistis.

  1. « Audac » tute ne estas « kuraĝ », kvankam EP. intermiksas tiujn du ideojn.