Page:Progreso - 1a yaro.pdf/89

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
75
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

en la franca kaj angla lingvoj; kaj, plie, la demando pri la transskribo de la propraj nomoj estas io ekstera je la lingvo mem, kaj devas esti ekzamenata aparte, ĉar ĝi versimile postulos la alprenon de speciala alfabeto.

Ne sufiĉas, ke la sonoj izolite estas facile elparoleblaj; estas ankoraŭ necesa, ke ili formu nur facilajn kunmetaĵojn. Sed tio ne okazas en Esperanto. Tie oni trovas kunmetitajn sonojn, malfacilajn por iaj popoloj kaj eĉ neeblajn por iaj aliaj. Tiaj eslas precipe sc en absceso, scii, scienco, sceptro; kc en akcepti, sukceso, akcio, frakcio, funkcio ; ksc en ekscii, eksceso, eksciti : nkt en punkto, sankta; kv (germana kaj slava elparolaĵo) en la multaj vortoj, je latina deveno, enhavantaj qu : akvo, kvar, kvin, kvanto, sekvi, k. c.; gv en similaj vortoj, kie v anstataŭas konsonantan u : lingvo, gvidi. Ĉiujn tiujn okazojn koncernas tio, kion ni komence diris : malgraŭ la fervoraj klopodoj de la instruistoj kaj de la lernantoj, la anglaj kaj francaj adeptoj elparolas sii, akuo, linguo, k. c. Evidente estas vana kontraŭstari al tiuj simpligantaj emoj, kiuj direktas la evolucion de ĉiuj lingvoj; estas plibona apliki tuj la « principon de la plej malgranda peno », kaj firmigi per la ortografio la formon la plej facilan, al kiu vole nevole oni alvenus. Kaj ĉi tie la grafika internacieco devas cedi al la facileco : ĉiam la plej facila formo devas superi (eĉ se ĝi havus eksteron tro nacian, italan aŭ hispanan : punto, cienco), ĉar ĝi povos esti elparolata de ĉiuj popoloj, dum la pli malfacila formo (eĉ se ĝi estus pli konforma je la etimologio) ne povas esti elparolata de ĉiuj. La praktika internacieco de la elparolado devas superi la teorian internaciecon de la etimologio, kiu interesas nur la filologiistojn; kaj precipe oni tiel sin almezuros al la ĝenerala emo, kiun montras la evolucio de niaj lingvoj.

Oni ankoraŭ rimarkis, ke la plej ofta litero en Esperanto estas n, kaj ke tio nazparoligas la Esperantistojn. Tio devenas el la ofteco de la akuzativo, uzata ne sole por la rekta komplemento, sed por la komplementoj kvantaj, mezuraj, prezaj, dataj, kaj por montri la direkton; kaj tial ne malofte okazas, ke ĉiuj vortoj de ia frazo havas la finiĝon de la akuzativo. Sed la rimedo kontraŭ tiu fonetika malutilo dependas de la gramatiko.

Iaj kunmetitaj sonoj ankoraŭ estas malfacilaj por multaj popoloj : nome, la diftongoj. Ĉi tie ni petas la permeson malfermi parentezon, ĉar, en tiu malfacila kaj tre diskutata demando, kie oni eĉ ne konsentas pri kio estas diftongo, estas