Page:Progreso - 1a yaro.pdf/83

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
69
BIBLIOGRAFIO

ne meritas refuton en nia jurnalo. So Christaller konfesas, ke la novaj sufiksoj, « precipe ur, iz, oz, havos valoron por sciencaj kaj teknikaj esprimoj » (jes, kaj tion jam deklaris multaj sciencistoj aŭ teknikistoj); sed li reprenas tiun koncesion, dirante : « Eĉ por sciencaj vortoj ne estas konsilinda la trouzo de tiaj sufiksoj, kiuj nur pezaĵigas » (sic! kial ne : pezigas?) « la lingvon, kaj apartigus la sciencan lingvon for de la komuna ». Nu! ni rezonas same, sed en kontraŭa senco. Jes, oni ne devas apartigi la sciencan kaj la komunan lingvon, kiuj ne devas esti du lingvoj, sed nur unu. Sed ĝuste pro tio oni devas akcepti en la komunan lingvon la afiksojn necesajn al la scienca lingvo, des pli, ke tiuj afiksoj estas ofte necesaj ankaŭ en la komuna lingvo pro la samaj motivoj logikaj. Oni ne timu la trouzon de la sufiksoj : aŭ ili estas necesaj por la senco, kaj tiam oni ne povas ilin trouzi; aŭ ili estas neutilaj, kaj tiam oni devas ilin tute ne uzi. Nenio estas pli malbona, je tute praktika vidpunkto, ol la kutimo forigi kelkfoje la saman sufikson, kiun oni uzas alifoje, ekz. diri feliĉo anstataŭ feliĉeco, fiero anst. fiereco, sano anst. saneco, dum en aliaj okazoj oni uzas regule la sufikson ec. Se tiu sufikso nenion signifas, oni devas tute forigi ĝin; sed se ĝi havas sencon kaj utilecon (ne : utilon!), kiel ni pensas, oni devas uzi ĝin ĉiufoje kiam ĝi estas necesa, sen timi la monotonecon nek tro konsideri la « belsonecon ». Ĉar oni devas antaŭ ĉio sekvi la logikon, kiu sola igas la lingvon vere internacia, malgraŭ la diversaj kaj fantaziaj kutimoj de niaj « naturaj » lingvoj. Oni ne devas forgesi, ke Esperanto ŝuldas sian facilecon al la logiko kiu regas ĝin, kaj ke igi ĝin ankoraŭ pli logika ne estas igi ĝin pli malfacila, sed kontraŭe pli facila por ĉiuj popoloj kaj por ĉiuj klasoj de lernantoj.

Roma Esperantisto, 1a jaro, 1a numero (januaro 1908). Monata revueto, oficiala organo de « Imperiosa Civitas », Roma Esperantista Societo. Direktoro kaj Administranto Prof. Luigi Giambene. — Ni salutas simpatie la novan revueton, kaj deziras al ĝi plej grandan sukceson en la patrujo de la latina lingvo, en kiu tro da sciencistoj revas ankoraŭ la neeblan revivigon de la « romana » lingvo. La unuan numeron malfermas, kompreneble, deklaro pri fideleco, tute deviga (ĉar alie oni estus ekskomuniita de la Sankta Ofico!), sed ne « fetiĉista » : « Ni estos pretaj akcepti tiujn ŝanĝojn, kiuj estos ne projektitaj sed leĝproponitaj de ia aŭktoritata (sic!) Komitato. Tial ni estas fidelaj al la Fundamento kia ĝi estas kaj kia ĝi estos ». Tio signifas evidente, ke oni povos ŝanĝi la Fundamenton aŭ alpreni alian Fundamenton. Tralegante la unuan artikolon (Ni prezentas nin!), ni rimarkas la jenan frazon : « Sen fari neamaj komparoj, neniu povas maljesi ke Italujo okupas... » Unue, tiu uzo de sen kun infinitivo estas tute logika, sed tute kontraŭa al la sankta tradicio : ĝi estas unu el la teruraj novajoj proponitaj de Ido! Due la adjektivo