Tio ĉi estas unu el la proponoj de la Delegacio. La plimulto de la proponoj ŝajnas ankaŭ esti de tre praktika speco; kelkaj ja ŝajnas esti la ŝangoj, kiujn Dro Zamenhof faris en la lingvo en 1894, kaj kiujn li publikigis en la Nurnberga Gazeto Esperantisto en tiu jaro; tial, kiel li provas nun kontraŭbatali ilin, oni povas apenaŭ kompreni. Jen, kion li skribis en la unua numero en Jan. 1894 : « Signoj superliteraj. Tiu ĉi punkto, kiu siatempe en teorio ŝajnis tute sensignifa, en la praktiko montris sin kiel tre grava barilo por la disvastigado de nia lingvo ».
Ĉu povas esti pli forta kondamno de la supersignitaj literoj, ol la vertoj de Dro Zamenhof antaŭ cititaj? Certe ne. Tial estas stulta paroli pri la netuŝebleco de la Fundamento, kiam Dro Zamenhof estas jam aliiginta ĝin multfoje, kaj sen dubo grandege pliboniginta ĝin.
Nun venas la praktika demando : kiun lingvon la popoloj alprenos, kiam ili vidos alian lingvon konkurantan kun Esperanto? Sendube, la unu, kiu ĉe unua vido estas plej facila legi, kaj ne estos konfuzata per supersignitaj literoj. 2. La unu, kies radikaj vortoj estas la plej internaciaj kaj sekve tuj rekonitaj kiam vidataj. 3. La unu, kiu ne estas malhelpita per la malfacila akuzativa kazo. 4. La unu, en kiu la adjektiva fino ne estas ŝangita. 5. La unu, kiu uzas la anglan alfabeton kaj tiel evitas uzi j por y, ks por x kaj kv por qu. Lingvo, kiu havas ĉiujn tiujn ĉi utilojn super Esperanto, estas sendube la unu, kiun la popoloj fine alprenos.
en Bournemouth (Anglio).
Irgu qua examenas senpartie la parto til nun konocigita di « Esperanto simpligita » necese sentas, quale vera liberigo, ke multa difekti e malbelaji di « Esperanto primitiva » esas en ol supresita.
Per to la nemortiva meriti di genioza Dro Zamenhof esas tute ne malgrandigita, nam la internaciona helpanta linguo