Mi legis kun la plej granda intereso la unuan numeron de Progreso kaj, ĉar vi petas la liberan kaj ĝentilan diskutadon inter ĉiuj, kaj precipe inter la Esperantistoj, mi tuj alportas al vi la ĉefajn rimarkojn, kiujn mi estas farinta dum la daŭro de du jaroj, en sinsekvantaj kursoj, po kvar ĉiusemajne, en ĉiuj klasoj de la societo kaj min turnante al lernantoj de la plej diversaj aĝoj de la deka ĝis la kvindeka jaro.
Mi tre bone scias, ke tin modesta artiklo alportos al vi neniun novan sciigon. Tiuj kritikoj aŭ observoj estas tiuj, kiujn vi mem faris, kaj kiujn oni multfoje estas farinta al vi. Se mi ilin sendas, estas precipe por alporti al vi la helpon de unuo en la batalado.
Mi ne havas la pretendon almeti miajn malklerajn lumojn, meze de tiel altaj kompetentuloj; mi nur volas pruvi al ili, unufoje ankoraŭ, kiom grandan intereson multaj esperantistoj prenas al iliaj laboroj pri iu grava demando, ĉefa por la Esti aŭ ne esti de l’ Esperanto kiel lingvo internacia.
Chuintantes. — La « chuintantes » (ŝ-sonoj), eble famegaj apud la ĉekoj, estas ne pli agrablaj al la francaj oreloj, ol facilaj elparoli por ilia lango.
La signo, kiu vidigas ilin al la okulo, faras efekton preskaŭ repuŝan kaj estas objekto de tedo por la komencantoj, kiu ajn estas ilia aĝo aŭ la klaso de la societo al kiu ili apartenas. La sola forigo de tiuj signoj kaj ilia anstataŭo, per la aldono de « h » al la litero taŭga, evitas tiun malagrablan impreson, kaj neniel ŝanĝas la lingvon.
Neniu kaŭzo ekzistas do, por ke tiu sanĝo ne estu akceptata de ĉiuj esperantistoj zorgemaj pri la estonteco de la lingvo.
J-ĵ. — La forigo de l’ y, kiu ekzistas preskaŭ ĉie en Eŭropo, kun la sama sono, havis neniun kaŭzon, ne pli ol la elpenso de l’ ĵ por doni la sonon de l’ j franca.
Ne estas tie, pro vero, ŝanĝo kiun faras la delegacio. Ĝi remetas la aferojn en la stato, en kiu ili estus devintaj ĉiam esti, tio estas, tre bona, kaj evitas ankoraŭ unu malfacilaĵon.
Akuzativo. — La malbelega akuzativo, la provilo de preskaŭ ĉiuj! Ĉiuj miaj lernantoj, kiuj multe lernadis la lingvon latinan, precipe la seminarianoj kaj la gimnazprofesoroj,