Page:Progreso - 1a yaro.pdf/163

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
149
KRONIKO

linguo esis nur proximigata a sa propra principi, ed atingis karaktero rimarkinde internaciona.

4. Ol esperas, ke la Esperantisti ne lasos su influesar ea lia decidi per alarmokrii di interestoza rondi.

5. OL agnoskas la kompetenteso di la Delegitaro, e decidas su familiarigar max rapide posible kun la reformi.

Zürich, la 22. IV. 08.

La prezidanto di la S. G. E. Z

*Grupo Esperantista de Halle-Saale.

Halle-S., la 4an de Majo 1908.

Post raporto de sia prezidanto pri la verko « Evolucio libera aŭ Akadermio » de Sro A. Michaux, la Esperantista Grupo Halle (Saale) decidas plenan aprobon de la opinioj esprimitaj en dirita verko, t. e. la grupo deziras :

1) la plej baldaŭan kreon de Internacia Akademio Esperantista havanta la plej vastan kompetentecon diskuti kaj solvi ĉiujn lingvajn demandojn (t. e. kreo de novaj vortoj laŭ la principo de la plej granda internacieco, anstataŭigo de vortoj nekontentigantaj tiun principon, kreo de novaj sufiksoj, solvo de la demando pri supersignitaj literoj, entute la forigo de la difektoj de Esperanto ĉiam denove montritaj de amikoj kaj malamikoj, kaj de la Majstro mem en la jaro 1894).

2) ke la Internacia Akademio estu elektata per delegitaro regule balotita de la Esperantistaro. Nur tia Akademio estus aŭtoritato nedisputebla.

3) ke la Internacia Akademio intertraktu serioze kun la « Delegacio » kaj alkonduku interkonsenton kun ĝi.

La prezidanto : K. Feder.

*South Shields Esperanto Societo.

9 May 1908.

Ĉe la kunveno Aprilo 30an 1908a So H. J. Hook proponis kaj So W. Gallagher apogis, kaj la kunveno unuanime akcepis la proponon, ke la South Shields Esperanto Societo ne plu uzu la primitivan Esperanton, sed akceptu la Simpligitan Esperanton, ĉar reformoj estas necesaj, kaj ĉar nun estas la oportuna momento por enkonduki reformojn. Ĉar Dro Zamehnof mem skribis : « Ni devas la supersignitajn literojn forigi… Lingvo povas ekzisti tre bone sen akuzativo… Mi proponas formi la multenombron per la finiĝo i… Deklinacio de la adjektivoj estas superflua balasto… Nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj, kaj kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kio estas kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentas por ili malfacilaĵon au fremdaĵon… » [1]

  1. Pri reformoj en Esperanto (artikoloj publikigitaj en 1894; represitaj en 1907).