Page:Progreso - 1a yaro.pdf/142

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
128
PROGRESO

kaj la fiksado de ĝiaj esencaj reguloj, ĝi povos libere disvolviĝadi, ne alligata al ia modelo nek al ia « netuŝebla » teksto, ĉar ĝi prezentos neniun okazon kaj neniun eblecon, ĉu de ia pliboniga aŭ reforma propono, ĉu de ia disiĝo eĉ nevola. Plue, estos dezirinda, ke ia internacia aŭtoritato observu kaj direktu, precipe dum la komenca tempo, la regulan disvolviĝadon de la lingvo, la verkadon de la lernolibroj kaj de la vortaroj (precipe teknikaj), por certigi la unuecon kaj la daŭremecon de la lingvo, kaj ke ĝi havu la rajton enkondukar en la vortaron la korektaĵojn, kies necesecon montrus la sperto. Sub tiu kondiĉo la lingvo povos sekvi, sen skuoj kaj sen disiĝoj, la progresojn de la scienco kaj de la tekniko, kaj ĉiam resti sur la nivelo de la nuntempa civilizacio, kies apogilo kaj helpanto ĝi devas espereble fariĝi.

La Sekretarioj de la Komitato,
L. Couturat.
L. Leau [1].

12an septembro 1907.


* PENSOJ PRI LA REFORMO EN ESPERANTO
I. Pri la neceseco kaj la ebleco de la reformoj.

Ofta kontraŭdiro, kiun oni aŭdas pri la ideo de lingvo internacia (LI.), estas : ĉiutage nova sistemo aperos, neniu scios, kiun li elektos. Inverse, bona propagandilo estas, montri al la skeptikuloj la nearbitran karakteron de LI., klarigi la principojn, kiujn oni sekvis por la konstruo de tia lingvo, kaj prezenti la gradon de konformeco de la Esperanta lingvo kun tiuj ĉi principoj. Ĉiam, se oni klarigas la naturan kaj logikan fundamenton de ia eltrovaĵo, oni alvokas interrilaton, kiu limigas la ideon de arbitreco, de hazardeco. Tial oni ne bezonas timi « la arbitrecon de privataj personoj, kiuj nek havas rajton, nek aŭtoritaton enkonduki reformojn ». Kompreneble : Oni ne bezonas timi pri la ekzistado de la Li. — se nur

  1. La traduko di nia Konkluzi esas debata a So Dro M. Seynaeve, nia tre konocata belga samideano. Ni dankas il varme pro ca precoza e praktikal atesto di simpatio.