Page:Eo Baum L.Frank 10 Rinkitinko en Oz.pdf/20

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.

Rinkitinko en Oz


komercado laûlonge de la bordo kaj kun la insuloj plej proksimaj.

Kvar tagojn da veturado per boato norde de Rinkitinko estas la Insulo Pingario, kaj kiam komenciĝas nia rakonto ĉi tie mi devas informi vin iomete pri tiu insulo. Ĉe la norda ekstremo de Pingario, kie ĝi estas plej larĝa, la tero estas du kilometrojn de unu bordo al la alia, sed ĉe la suda ekstremo ĝi estas apenaû duonan kilometron larĝa; sekve, kvankam Pingario longas ses kaj duonan kilometrojn de la nordo ĝis la sudo, oni ne povas diri ke ĝi estas tre granda insulo. Ĝi estas vere bela, tamen, kaj al la okuloj de la mevoj kiuj proksimiĝas al ĝi super la maro ĝi sendube similas grandegan verdan kojnon kuŝantan sur la akvo, ĉar ĝiaj herbo kaj arboj donas al ĝi la koloron de smeraldo.

La herbo atingis la randon de la deklivaj bordoj; la belaj arboj okupis la tutan centran parton de Pingario, farante seninterrompan arbareton kie la branĉoj renkontiĝis superkape kaj estis ĝuste sufiĉa spaco sub ili por la komfortaj domoj de la loĝantoj. Tiuj domoj troviĝis dise ĉie en la insulo, tiel ke mankis urbo aû urbego, krom se oni nomus la tutan insulon urbo. La baldakeno de folioj, alte superkape,

18