Page:Eo Baum L.Frank 10 Rinkitinko en Oz.pdf/15

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
ENKONDUKO AL ĈI TIU RAKONTO


Jen rakonto kies heroo estas knabo, knabo pri kiu vi neniam antaûe aûdis. Ankaû estas knabinoj en la rakonto, inkluzive de nia malnova amiko Doroteo, kaj kelkaj el la rolantoj vagas tre for de la Lando Oz antaû ol ili ĉiuj kunvenas en la Smeralda Urbo por partopreni en la bankedo de Ozma. Efektive, mi kredas ke vi trovos ĉi tiun rakonton tre diferenca de la aliaj historioj pri Oz, sed mi esperas ke vi ne malpli ĝuos ĝin.

Se al mi estos permesate verki plian libron pri Oz, ĝi rakontos kelkajn interesegajn aventurojn de Doroteo, Betinjo Bobin, Trot kaj la Miksĉifona Knabo en la Lando Oz mem, kaj kiel ili trovis kelkajn mirigajn ulojn kiuj tute ne povus ekzisti ekster felando. Mi suspektas ke ĉirkaû la tempo kiam vi legos ĉi