Page:Eo Baum L.Frank 10 Rinkitinko en Oz.pdf/107

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.

morti nur unufoje, memoru, kaj kiam la malamikoj morigos min mi petos ankaŭ mortigi Bilbilon, tiel ke ni restos kunaj en la morto kiel en la vivo."

"Illi eble estos kanibaloj; tiuokaze, ili rostos kaj mang^os nin," sugestis Bilbilo, kiu volis timigi sian mastron.

"Kiu scias?" respondis Rinkitinko, timtreme. "Sed gajig^u, Bilbilo; eble ili ja ne mortigos nin, eble ec^ ne kaptos nin; do ni ne anticipu niajn problemojn. Ne mienu tiel kolere, mia sprita kvarpiedulo, kaj mi kantos por distri vin."

"Via knato ec^ se vi strebus. Do jen fama kanto por vi."

Dum la knabo plu remadis senpaŭze kaj la boato rapidis trans la akvon, la gaja Reg^o, kiu neniam povis esti malgaja aŭ serioza dum multaj sinsekvaj minutoj, malantaŭen klinis sin sur siajn broditajn kusenojn kaj kantis tion:

"Gaja knabino sur la mar'— Kantu tu-ral-u-ra-i-do! Sidis sur genuo de l' šipcar'