Page:Progreso - 1a yaro.pdf/156

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
142
PROGRESO
KRONIKO
* Jens Otto Harry Jespersen.

En la momento, kiam la fama dana lingvisto, kiu part oprenis a la kunsidoj de nia Komitato kaj al la laboroj de nia konstanta Komisio, faras al ni la honoron, prezenti niajn vortolibrojn al la publiko kaj al la scienca mondo per majstra prefaco, ni kredas interesi niajn legantojn prezentante al ili kelkajn biografiajn notojn, kiujn ni ŝuldas al nia bone konata dana samideano So de Skeel Giörling, por ke ili pli bone konu la meriton kaj aŭtoritaton de tiu sciencisto.

« Jens Otto Harry Jespersen estas naskita en Randers, la 16an de julio 1860, kiel filo de So J. Bloch Jespersen, distrikta juĝisto, kaj Sophie Caroline, baptita Bentzien. En 1877 li absolvis la abiturientan ekzamenon de la Liceo de Frederiksborg.

Li komencis studi leĝosciencon, sed forlasis tiun ĉi studaĵon en 1881 kaj decidis sin dediĉi al la lingvoscienco, kiu jam de la lerneja tempo lin estis treege interesinta. En la jaro 1887 li absolvis la ekzamenon de liceaj instruistoj (angla, franca, latina lingvoj) kaj post tio li faris longan vojaĝon al Paris, Berlin kaj Anglujo, kiun li ankaŭ poste estas vizitinta, ĉar la angla lingvo pli kaj pli fariĝis ia ĉefa fako. En 1891 li akiris la doktorecon de filozofio; lia doktoreca disertacio « Studaĵoj pri la kazoj de l’ angla lingvo », kun enkondukanta ĉapitro « Progresado en la lingvo » estas publikigita en angla eldono pligrandigita (1904).

En Aprilo de 1893 li estis nomata Profesoro de angla lingvo kaj literaturo ĉe la Universitato de Kopenhago.

Krom la doktoreca disertacio supre citita, liaj cefaj verkoj estas la sekvantaj : Fonetik (1897-99), en dana linguo; Lehrbuch der Phonetik, Phonetische Grundfragen (1904); How to Teach a Foreign Language (1904); Growth and Structure of the English Language (1905). Pro tiu lasta verko li estis honorata de la franca Akademio de Enskriboj kaj Beletristiko per la premio Volney en 1906. En 1886, Sro Otto Jespersen kune kun Profo Paul Passy fondis Association Phonétique Internationale, kies Honora Membro kaj Vicprezidanto li nun estas. Plie Sro Jespersen estas Honora Membro de Modern Language Association of America kaj de Modern Language Association (Anglio). Li estas membro de la reĝa dana Akademio de Sciencoj de l’ jaro 1899.

La fame konata dana lingvisto, Profesoro Vilh. Thomsen, skribas pri Sro Otto Jespersen en Dansk biogr. Lexikon (Dana Leksikono Biografia)[1] :

« Li faris multe da verkoj, kaj lia tuta aŭtora produktaĵo montras,

  1. Volumo VIII, 1894.