Page:Progreso - 1a yaro.pdf/147

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
133
PRI LA PLIBONIGO DE ESPERANTO
* PRI LA PLIBONIGO DE ESPERANTO

Pri la demando, ĉu Esperanto bezonas plibonigojn, propre ne ekzistas diferenco de opinioj. Tia nur ekzistas rilate la demandojn, kiel grandaj estas la plibonigoj kaj kiel aŭ kiam ili estos efektivigotaj. L’ elpensinto de la lingvo, Dro Zamenhof, deziras prokrasti la plibonigojn tiel longdaŭre, kiam Esperanto estos en stato de propagando. Kontraŭ lio estas dirinda ke la transiro al plibonigota Esperanto estos des pli facila, ju pli malmultaj homoj estos « translernontaj. » La propagando estos ankaŭ akcelata per la plibonigoj, ĉar multaj personoj, al kiuj la hodiaŭa Esperanto ne ankoraŭ ŝajnas suliĉe bonsona kaj sufiĉe facile lernebla, estos pli vere ekscitataj ĝin lerni. Kontraŭ la postulato, ke Esperanto pliboniĝu « per evolucio, ne per revolucio » oni devas diri, ke neniu deziras revolucion, sed ke evolucio en formo de natura memperfektigado ne estas atendinda kaj rekomendinda pripensante la sekvantajn.

La evolucio ĉiam povus nur tiel okazi, ke kelkaj Esperanlistoj uzas ŝanĝatajn formojn aŭ vortojn, kaj aliaj, fine ĉiuj, ilin imitas. Sed tiel estas timinda, ke sencelaj, senplanaj ŝanĝoj naskiĝos kaj estos imitataj, dum eble vere laŭcelaj plibonigoj ne ĉie imitiĝos[1]. Cetere tiu ĉi proceso eĉ se progresus laŭcele, daŭrus multe tro longe kaj la homaro ricevus — se entute — nur post longa tempo sisteme plibonigatan helplingvon.

Pro tio preferas multaj personoj iom post iom progresantan sed science gvidatan plibonigon : ĝi okazu laŭgrade, por ke estu evitataj la malagrablaĵoj de subitaj grandaj ŝanĝoj.

Sed kontraŭ tio nun ekstaras la dubo, ke ŝanĝoj pli ofte ripetataj pli malutilus la propagandon ol unufoja fundamenta ŝanĝo, kies ripeto dum antaŭvidebla tempo ne estos necesa. La homo kiu ĉiutage plimallongigis iomete la voston de sia hundo, por eviti al li tro grandajn dolorojn, estas tie ektimiganta prototipo!

  1. La lingvoj naturaj tion pruvas.