Page:Progreso - 1a yaro.pdf/141

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
127
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

kondiĉoj por la efektivigo de la solvo kaj pri la opinioj kaj deziroj de la kompetentuloj, stariĝas antaŭ ni, pro matura ekzamenado, la konkludo jena :

La lingvo, kiu hodiaŭ plej versimile estos ĝenerale kaj rapide alprenata de ĉiuj interesiĝantoj, tiom pro siaj propraj kvalitoj kiom pro sia atingita disvastiĝado, sia organizacio kaj la servoj, kiujn ĝi donas, estas Esperanto, simpligita kaj plibonigita en la punktoj, kiujn ni jene denombras kaj resumas :

I. Forigo de ĉiuj supersignoj; uzado de la alfabeto romana (aŭ angla).

II. Malgrandigo de la ofteco de la ŝ-sonaj literoj; forigo de la diftongoj aj, ej, oj, uj, almenaŭ kiel finiĝoj.

III. Forigo de la 45 vortetoj de la tabelo, anstataŭigotaj per radikoj a posteriori, kun konservado de la interrilatoj plej utilaj kaj plej naturaj.

IV. Adjektivo multenombre neŝanĝebla, escepte kiam ĝi estas izolita.

V. Akuzativo laŭvola, kaj sekve forigata praktike en la ĉiutaga uzado de la lingvo.

VI. Multenombro de la substantivoj per i anstataŭ oj.

VII. Reguligo de la devenigado; forigo de la nelogikaj, malklaraj aŭ tro malsimplaj devenaĵoj, anstataŭigotaj per internaciaj radikoj; alpreno de kelkaj novaj internaciaj afiksoj, necesaj precipe por la teknika lingvo.

VIII. Zorgema kontrolado de la radikoj laŭ la principo de la maksimuma internacieco, kun konservado plena de la simpleco kaj de la reguleco de la gramatiko kaj de la vortfarado.

Ni kredas povi certigi, malgraŭ iaj bruaj deklaracioj kaj teatraj deklamaĵoj, ke grandega plimulto da Esperantistoj konsentus pri tia ŝanĝado, cetere konforma al la veraj principoj de la lingvo kaj al la utilo de ĝia propagando kaj, sekve, de ĝiaj adeptoj; kaj ke tia lingvo plej versimile sukcesus altiri, aliparte, ĉiujn anojn, ĉu de la aliaj projektoj, ĉu ĝenerale de LI. Ĉiuokaze, lingvo tiel starigita estus neatakebla kaj nedifektebla. Neatakebla : ĉar ĝi ne plu devus timi ian konkurantan projekton, kiu povus prezenti ian ajn superecon, eĉ ŝajnan, pri facileco, simpleco kaj reguleco; nek ian atentindan kaj kompetentan kritikon, ĉu je la logika, ĉu je la fonetisma vidpunkto. Nedifektebla : ne ĉar la LI. ne povos kaj ne devos evolui, kiel ĉiuj « vivantaj » estaĵoj; sed en tiu senco : post la starigo de ĝiaj principoj