Page:Progreso - 1a yaro.pdf/139

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has not been proofread.
125
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

aŭtoroj de teknikaj vortaroj, kiuj spertis, ke estas neebla starigi plenan kaj regulan terminologion per la nunaj elementoj kaj la nunaj reguloj de Esperanto. Kaj, kiel ili mem diras, « plej frue estos plej bone », ĉar tio ŝparos al ili neutilan laboradon, kaj ebligos al ili daŭrigi, plenigi kaj korekti la komencatajn laborojn.

La reguligo de la devenigado necese malaperigos iajn nelogikajn devenaĵojn aŭ kunmetaĵojn, kiuj estas nur idiotismoj : jam la fama elrigardi, kiuj skandalis Sro Bein (Kabe), estas anstataŭigata per aspekti; sed restas ankoraŭ multaj tiaspecaj devenaĵoj : elparoli (prononcer), almiliti (conquérir), perlabori (gagner), etc. Tiuj malĝustaj aŭ malklaraj devenaĵoj devus esti anstataŭigataj per internaciaj radikoj (ekz. kulpig per akuz). Ni ne insistas pri la ulileco de tiu laboro, ĉar la Lingva Komitato jam entreprenis ĝin. Sed estas necesa difini de l’komenco la principojn, kiuj devas direkti ĝin, kaj tiuj principoj dependas de la reguloj de la devenigado. Ĉar kiom estas utila eltiri el ia radiko ĉiujn devenaĵojn, kiujn ĝi povas naski logike, tiom estas malutila, ĉiamaniere, tiri el ia radiko devenaĵon, kiun ĝi ne logike kunportas, aŭ per nelogika procedo. Sed ŝajnas ke Do Zamenhof, kiu hodiaŭ alprenas multajn radikojn malmulte utilajn aŭ evidente devenajn, ĉe l’ komenco trouzis la riĉecon (jam tre grandan) de siaj procedoj de devenigado, por ŝpari kiel eble plej multe da radikoj. Vere, oni devas sin deteni de kontraŭa trouzado, kiel iaj konkurantaj lingvoj, kaj ne alpreni ĉiujn vortojn internaciajn, kia ajn estas la nereguleco de ilia formado, anstataŭ formi per prave elektitaj radikoj internaciaj sendependajn devenaĵojn kaj kunmetaĵojn. Ĝusta mezo devas esti trovata inter ambaŭ ekstremoj, kaj la regulo, kiu ebligos trovi ĝin, povas esti nur la logiko en la devenigado. Oni vidas, kiom estas necesa fiksi antaŭ ĉio la logikajn kaj precizajn regulojn de la devenigado kaj ilin obei severege. Ĉiu malobeo al tiuj reguloj estas, cetere, malgrandigo de la internacieco (ĉar nur logika devenigado estos certe komprenata kaj aplikata samamaniere en ĉiuj landoj) kaj pordo malfermata por la idiotismoj, kiuj estas la timindaĵo de ĉiu L. I.

Ĉar la lingvo estas fondata sur la principo de la plej granda internacieco de la radikoj (rilate al la eŭropaj lingvoj), kaj ĉar tiu principo estas la sola garantio de neŭtraleco kaj de justeco en la kunmetado de la lingvo, kaj samtempe la necesa kondiĉo de ĝia facileco, oni devos submeti al tiu principo, ne sole la novajn radikojn, sed la jam alprenitajn radi-