Page:Progreso - 1a yaro.pdf/68

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread.
54
PROGRESO
  1. sufikso ‑ojd kiu havas la formon, la ŝajnon de (ekz. sferojda). »

En la numero de marto, oni aldonas ankoraŭ (p. 97) la sufikson ‑ism « por montri partion, doktrinon, dogmaron, kredon, k. t. p. (ekz. : socialismo, katolikismo) » [1]. Oni konfesas, ke la sufikso ‑atr (di Ido) estus preferinda al ‑ojd (p. 98) ; fine, oni uzas kaj tiel enkondukas la sufikson ‑end kun la senco : « kio devas esti » (p. 80, kaj noto). Pri la lasta sufikso ni devas diri, ke ĝi estis alprenata de nia Komitato jam dum ĝiaj kunsidoj, anstataŭ la sufikso ‑ind de Ido, por konservi al ‑ind ĝian unuan sencon. Cetere ĝi estis proponita jam antaŭe de So Leau kun tiu preciza senco. Ni do vidas kun plezuro, ke la Scienca Revuo jam alprenas bonan parton de la novaj afiksoj proponitaj de Soj Couturat kaj Ido, kaj akceptitaj de nia Komitato ; kaj ni gratulas ĝin pro ĝia kuraĝoza iniciatemeso. Ĝi jam preparas la necesan « evolucion », kiu kondukos laŭgrade de EP. al ES.

Kio ajn estas, ni devas fari kelkajn rimarkojn pri la propono de Scienca Revuo. Unue, ne sufiĉas alpreni kaj uzi « kelkajn novajn sufiksojn », tio eĉ povas esti neniel utila, se oni antaŭe ne klarigis kaj regulizis la uzon de la malnovaj, kaj precipe la uzon (nun tute senregulan) de la senpera derivado. Ekzemple, Scienca Revuo jam uzis vorton nervozulo. Nu ! tiu vorto estas monstro, ĉar la sufikso ‑oz igas la sufikson ‑ul neutila, kaj anstataŭas ĝin en la plej multaj kazoj (des pli oportune, ke ĝi estas multe pli internacia kaj konforma al la uzado de vivantaj lingvoj). Oni devis diri simple nervozo.

Due, antaŭ ol alpreni novajn radikojn, oni devas havi fiksitan ortografion kaj fonetikon kaj, antaŭ ĉio, scii kian alfabeton oni uzos. Nu ! estas tre rimarkinda fakto, ke la teknikaj vortaroj ĝis nun eldonitaj [2] enhavas tre maloftajn supersignitajn literojn, kaj enhavas ilin preskaŭ ĉiam en vortoj apartenantaj al la vulgara lingvo. Tiu fakto (kiun ni klarigos poste) pruvas, ke oni ne bezonas la supersignitajn literojn en la teknika vortaro, kaj, ke se oni forigas ilin (kio estas tute facila) el la vulgara lingvo, oni neniam plu bezonos ilin. Estus do vere malsaĝaĵo starigi teknikajn vortarojn kun tiaj literoj.

Same pri la fonetiko. Ekzemple, ni vidas proponata la sufikson ‑ojd. Nu, ni montris, ke la diftongoj aj, oj estas tre malfacile pronunceblaj antaŭ konsonanto, kaj Esp. simpligita akceptas ilin nur antaŭ vokalo (t. e. ĝi akceptas nur la diftongojn ja, je, jo, ju, kiujn ĉiuj popoloj povas pronunci, kaj neniel la diftongojn inversajn aj, ej, oj, uj.) Konsekve oni ne povas alpreni la sufikson ‑ojd, sed nur la sufikson ‑oid, des pli ke necese la plej multaj pronuncos ojd kiel oid. Tio estas fonetika fakto kontraŭ kiu neniu povas batali. Nun la sufikso ‑oid riskas konfuziĝi kun la sufikso ‑id, se tiu ĉi

  1. La germanaj vortaroj donas samtempe katolika kaj katolicismo !
  2. Anatomia Vortaro de Esp. Medicina Grupo, Vocabulaire technologique de Ch. Verax, k. t. p.