Page:Progreso - 1a yaro.pdf/294

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been validated.
280
PROGRESO

oni postulis sekreton. Ankoraŭ unufoje la veraĵo estis malmemorita, ke sekreto en aferoj publikaj ĉiam nepre celas privatajn interesojn kaj trompas publikajn. Anstataŭ pruvoj ni, amasanoj, aŭdis alvokojn al fideleco kaj disciplino, koranajn, iufoje kankanajn kaj insultajn dirojn, proklamojn de nepekebleco de persono kaj netuŝebleco de libro, ĉiel ne ege simpatiaj principoj k. c. Seriozeco, indeco de rezonado, eĉ scieco, ŝajnis esti ne je la flanko de fideluloj.

Mi ne parolos konkreteme pri la ŝangoj proponitaj de reformuloj. Koncerne ilin mi voĉdonis kiel membro de L. K. Kelkaj el ili estas bonigoj de tute senkulpa karaktero, povantaj tuj adoptiĝi per dezirantaj, kaj pacege viveblaj vice kun formoj ekzistantaj, ĉar neniel al neniu ili kaŭzos ian miskomprenon. Sen ia herezio iuj el ni povas anstataŭi per esas la nemodere fajfantan estas, kaj uzi modestajn e, ed, anstate la frapanta kaj. Aliaj reformoj pli gravaj (alfabeto, gramatiko) estas disputeblaj.... Ĉu povas ekzisti por solvo de koncernaj demandoj ia gvidonta, serioza, ĝenerala principo ? Tiun, ŝajnas al mi, Esperanto devas serĉi en la plej vasta celado deca al lingvo komune kaj demokrate internacia. Ĝi ne devas tial eciĝi laŭ gusto de iu grupo de nacianoj, nek de grupo de nacioj, des pli nek laŭ gusto de scienculoj. La klara logika kompreno konsistigos por ĝi veron, universalan internaciecon, superan ol tiuj de mallarĝa amplekso. Kiel ekzemplon mi citos la konatan Esperantan tabelon de simplaj vorloj, de pronomoj ed adverboj, kiu bone montras la superecon de rezonado de ĝia aŭtoro, rezonado de kvazaŭ matematika karaktero. Tiu tabelo, certe, posedas pli grandan kvanton da internacieco ol ia elekto de latinemaj signoj. Bedaŭrinde, mi devas tamen rimarki pro sincereco, ĝi estas sufiĉe defektita en ĝia teĥnika parto, per nebona gusto de la verkinto, kaj ĝiaj sonoj altiras plejmulte da mokoj de personoj aŭdantaj Esperanton unue.

En vido de sama, regulekomprenata internacieco, celanta larĝan oportunan vastigon ĉie, ne en angulo de iu kontinento, mi voĉdonis kaj voĉdonos pro neigo de artikolo en Esperanto, ĉi tiu signo karesanta nur kelkajn naciajn gustojn, ankoraŭ nesamajn. Sola fakto ke artikolo mankas al multaj diversfamiliaj lingvoj (opinii kiujn malpli klaraj ol ĝin posedantajn estus absurdego) prezentas konvinkigegan pruvon de superflueco de tiu parolparto, kies lerno ed uzo okazigados malfacilon por miloj da lernontaj. Certe, starigo estas farata ne pro