Wikisource:Helpo
From Wikisource
Tiu cxi pagxo provizas al vi bazajn informojn pri la projekto Vikifontoj.
Contents |
[edit] Kio estas Vikifontaro?
Vikifontaro estas libera kolekto de fonttekstoj, simile kiel eo:Vikipedio estas libera enciklopedio. Celo de Vikifontaro estas kolekti kaj disponigi fonttekstojn kiajn oni povas eventuale uzi en frataj projektoj kiel Vikipedio. Krome, teksto en Vikifontaro devas esti libere uzeblaj, do ne estu protektata de ekskluziva kopirajto.
[edit] Kial ne ekzistas esperantlingva versio?
Gxis nun ne ekzistas esperantlingva versio de Vikifontaro, sed nur tiuj cxi pagxoj en Esperanto en la gxenerala retejo de Vikifontaro. Kiam trovigxos suficxe multe da esperantistoj por subteni propran lingvo-version, oni povos peti cxe Vikimedio. Bonvolu enmeti vian nomon en la suban liston, se vi principe interesigxas pri aparta esperantlingva retejo (subdomain) de Vikifontaro:
- --Ziko 14:47, 2 May 2008 (UTC)
- --Eb.eric 14:36, 12 June 2008 (UTC)
- --PAJD 10:20, 31 October 2008 (UTC) Oni ne povas fari ligilojn el ekvivalentaj artikoloj, se ne ekzistas la e-a versio.
- --RG72 12:57, 24 May 2009 (UTC)
[edit] Kion mi devas atenti kiam mi volas enmeti tekston?
Por ke la enmeto de teksto havas sencon, vi devas konsideri la jenon:
- Vikifontaro entute ne estas loko por publikigi proprajn verkojn aŭ proprajn tradukojn, ĝi servas por prezenti fontotekstojn en Esperanto (fakaj, beletraj, administraj, ktp). Tamen ĉar ekzistas multo da valoraj tekstoj, kiuj neniam estis tradukitaj en Esperanto, kaj iuj novaj tradukoj povus esti pli bela kaj preciza, ol tiu pli malfruaj, estas supozeble enmeti en Vikifontaron tradukojn, kreitaj de uzantoj mem.
- La teksto devas esti libere publikigebla.
- Gravegas indiki la precizan devenon de la teksto, do ekzemple el kiu libro (kun preciza indiko de paĝoj) vi havas ĝin.
- Provizu skanaron de la koncerna teksto en eo:Vikimedia Komunejo, kaj montru al ĝi en la paĝo kun la transtajpita teksto (aŭ almenaŭ iu supera paĝo). Provizi skanaron gravas, por ke aliaj vikifontaristoj vere povas provlegi.
- Lasu vian transtajpaĵon provlegi fare de almenaŭ unu alia persono. Informu apude de la paĝo pri la okazo aŭ ankoraŭa manko de provlegado.
[edit] Kie mi povas vidi ekzemplon kiel fari?
Provo de tia ekzemplo komencigxis cxi tie per teksto el la arkivo de UEA.