Talk:Eŭropa Konstitucio preamblo
Jump to navigation
Jump to search
--Remush 14:41, 11 May 2005 (UTC) Provu skribi viajn komentojn bonorde, temon post temo. Ne forgesu ensaluti.
Pri "preamblo".[edit]
Difino[edit]
Bv. aldoni en NPIV kaj ReVo la jenan difinon de
preambl/o:
- enkonduko uzita de leĝisto aŭ oratoro por klarigi siajn intencojn.
- teksto, lokita je la komenco de Konstitucio, kiu rememorigas pri la ĉefaj principoj de la publika juro.
- oratoraĵo kiu temas pri ĝeneralaj konsideroj, kaj per kiu komenciĝas diplomataj aktoj, novaj aŭ malnovaj.
- (ironie) Malprecizaj, bombastaj frazoj, kiuj ne rilatas al la temo de la posta dokumento.
- Muzikaĵo, ludita antaŭ la ĉefa parto, aŭ antaŭ religia ceremonio.
Sinonimoj: prezento de la motivoj, motivado, motivaro.
La tono kaj la frazkonstruo uzita en "preamblo" estas aparta.
Ekz. : vidu http://wikisource.org/wiki/Euxropa_Konstitucio_preamblo
Etimologio[edit]
PER (=antaŭen) + AMBH (=ambaŭ flanke) + EL (=iri)
- La Hindo-Eŭropa radiko AMBH donis la sekvajn vortojn en Esperanto: ambaŭ ambicio ambigua ambivalenco amblo ambulanco ambulatorio amfi- amfiarko amfibioj amfibolo amfibologio amfibrako amfiktiono amfineŭroj amfiokso amfiteatro amfiumo amforo amfotera ampolo preamblo
- La Hindo-Eŭropa radiko EL donis la sekvajn vortojn en Esperanto: alegro aleo amblo ambulanco ambulatorio ekzili elasmobrankoj elasta elastino elastomero prozelito somnambulo preamblo
- tra la latina: praeambulus: kiu marŝas antaŭe > kio antaŭas.
ambulare: ĉirkaŭiri > promeni > iri - Preamblo = antaŭpromenado
tradukoj[edit]
CS PREAMBULE DA PRÆAMBEL DE PRÄAMBEL EL ΠΡΟΟΙΜΙΟ EN PREAMBLE ES PREÁMBULO ET PREAMBUL FI JOHDANTO FR PRÉAMBULE HU PREAMBULUM IT PREAMBOLO LT PREAMBULĖ LV PREAMBULA MT PREAMBOLU NL PREAMBULE PL PREAMBUŁA PT PREÂMBULO SK PREAMBULA SL PREAMBULA SV INGRESS
Laŭ regulo 15, la vorto estas Esperanta. Ĉu ĝi iĝos komuna aŭ malaperos, ni scios post 100 jaroj. Ĝia uzo estas limigita al leĝaj tekstoj, kiujn malmultegas en Esperanto. Eblas ke ĝi pli ofte uziĝos laŭ la senco (4).
Preamblo troviĝas ĉe
Grosses Wörterbuch Esperanto-Deutsch Nova Vortaro Esperanto-Japana Grand Ditionnaire Français-Espéranto kaj plej eble aliajn...
Bonvolu kontroli ĉu "preamblo" en via nacia lingvo, estas simile difinita.