Por suferantaj animoj, kiuj petas pregxojn
From Wikisource
Dio pardonema kaj favorkora, Via boneco etendigxu sur cxiujn Spiritojn, kiuj rekomendas sin al niaj pregxoj, kaj precipe sur la animon de N... Bonaj Spiritoj, kiuj okupigxas ekskluzive pri la bono, propetu kun mi por helpi ilin. Igu brili antuax iliaj okuloj radion da espero, kaj igu ilin klare kompreni siajn neperfektajxojn, kiuj tenas ilin for de la logxejo de la felicxuloj. Malfermu ilian koron al la pento kaj al la deziro purigxi kaj rapidigi sian progreson. Komprenigu al ili, ke, per siaj penoj, ili povas mallongigi la tempon de siaj provoj. Dio, per Sia boneco, donu al ili forton por persisti en siaj bonaj decidoj! Povu tiuj cxi bonvolemaj paroloj mildigi iliajn suferojn, montrante al ili, ke sur la tero ekzistas estuloj, kiuj kompatas ilin kaj deziras ilian felicxon.

