Por la obseditoj

From Wikisource

Jump to: navigation, search

1.Pregxo. (Fare de la obsedito)

Mia Dio, permesu al la bonaj Spiritoj liberigi min de la malbonfaranta Spirito, kiu alligigxis al mi. Se gxis estas vengxo, kiun li faras pro malbonajxoj, kiujn mi iam faris al li, Vi tion permesas, mia Dio, por mia puno, kaj mi suferas la sekvon de mia kulpo. Povu mia pento meriti Vian pardonon kaj mian liberigon! Sed, kia ajn estas lia motivo, mi petegas por li Vian favorkorecon; bonvolu faciligi al li la vojon de progreso, kiu deturnos lin de la penso fari la malbonon. Povu mi, miaflanke, pagante al li per bono la malbono, instigi lin al pli puraj sentoj. Sed mi scias ankaux, ho mia Dio, ke nur mia malperfekteco faras min atingebla pro la influoj de la malperfektaj Spiritoj. Donu al mi la lumon necesan por rekoni miajn malkorektajxojn; kontrauxbatalu en mi precipe la fieron, ku min blindigas pri miaj kulpoj. Kiel granda devas esti mia senindeco, ke malica estulo povas min mastri! Permesu, ho mia Dio, ke cxi tiu frapo kontraux mia vantamo servu al mi kiel leciono por la estonteco; ke gxi fortigu mian decidon purigi min per la farado de la bono, per la praktikado de la karito kaj de la humileco, por ke mi kontrauxmetu de nun baron al la malbonaj influoj. Sinjoro, donu al mi forton por elteni cxi tiun provon kun pacienco kaj rezignacio; mi komprenas, ke, kiel cxiuj aliaj provoj, gxi devas helpi mian progreson, se mi ne perdos gxian frukton per murmuroj, cxar gxi donas al mi okazon montri submetigxon kaj praktikadi kariton al malfelicxa frato, pardonante al li la malbonon, kiun li faris al mi.

2.Pregxo. (Por la obsedito)

Dio Cxiopova, bonvolu doni al mi la povon liberigi N...n de la Spirito, kiu lin obsedas; se estas en Viaj decidoj cxesigi cxi tiun provon, donu al mi la gracon paroli al tiu Spirito kun auxtoritato. Bonaj Spiritoj, kiuj helpas min, kaj vi, lia Gardangxelo, donu al mi vian kunlaboradon; helpu min liberigi lin de la malpura fluidajxo, kiu lin envolvas. En la nomo de Dio Cxiopova, mi petas la malbonfarantan Spiriton, kiu lin turmentas, foriri.

3.Pregxo. (Por la obsedanta Spirito)

Dio senlime bona, mi petegas Vian kompaton por la Spirito, kiu obsedas N....n; igu lin ekvidi la dian lumon, por ke li vidu la falsan vojon, sur kiu li iras. Bonaj Spiritoj, helpu min komprenigi al li, ke li cxion perdos farante la malbonon, kaj cxion gajnos farante la bonon. Spirito, kiu plezuras turmentante N...n, auxskultu min, cxar mi al vi parolas en la nomo de Dio. Se vio volas pripensi, vi komprenos, ke la malbono ne povas venki la bonon, kaj ke vi ne povas esti pli forto ol Dio kaj la bonaj Spiritoj. Ili povus gardi N...n kontraux viaj atakoj; ili tion ne faris nur tial, ke li (aux sxi) devis suferi provon. Sed kiam tiu provo estos finita, ili forigos vian tutan povon kontraux li; la malbono, kiun vi estos farinta al li, anstataux malutitili al li, estos profita al lia progreso kaj faros lin pli felicxa; via malboneco estos do vane uzita kaj reagos kontraux vin. Dio, kiu estas cxiopova, kaj la superaj Spiritoj, Liaj delegitoj, pli potencaj ol vi, povos cxesigi tiun obsedon, kiam ili volos, kaj via obstineco rompigxos antuax tiu superega auxtoritato. Sed gxuste tial, ke Dio estas bona. Li volas lasi al vi la meriton cxesigi gxin per via propra volo. Gxi estas oportuno al vi donata, se vi ne profitos gxin, vi suferos la bedauxrindajn sekvojn de via rifuzo; grandaj punoj kaj kurdaj suferoj vin atendas; vi estos devigita petegi ilian kompaton kaj a pregxojn de via viktimo, kiu jam vin pardonas kaj pregxas por vi; tio estas granda merito en la okuloj de Dio kaj rapidigos lian liberigon. Pripensu do dum estas ankoraux oportuna tempo, cxar la justeco de Dio pezos sur vi, kiel sur cxiuj ribelemaj Spiritoj. Pripensu, ke la malbono, kiun vi faras en la nuna momento, nepre havos finon, dum, se vi persistos en via necedemo, viaj suferoj sencxese kreskados. Kiam vi estis sur la tero, cxu vi ne trovus stulte oferi grandan bonon por malgranda momento kontentigxo? Same okazas nun, kiam vi estas Spirito. Kion vi profitas el tio, kion vi faras? La bedauxrindan plezuron turmenti iun; tio tamen ne malhelpas, ke vi estu malfelicxa, kion ajn povas diri, kaj vin ankoraux malfelicxigos. Krom tio, vidu, kion vi perdas; rigardu la bonajn Spiritojn, kiuj vin cxirkauxas, kaj diru, cxu ilia sorto ne estas preferinda, ol la via? La felicxo, kiun ili gxuas, apartenos al vi, kiam vi volos. Kion vi bezonas por tio? Petegi Dion kaj fari la bonon anstataux la malbono. Mi scias, ke vi ne povas transformigxi subite; sed Dio ne postulas ion neeblan; Li deziras nur volonton. Klopodu do, kaj ni helpos vin. Kondutu tiel, ke baldaux ni povu diri por vi la pregxon por la pentantaj Spiritoj kaj ne plu konsideri vin unu el la malbonaj Spiritoj, gxis vi povos esti alkalkulita al la bonaj Spiritoj.

Personal tools