Por la malsanuloj
From Wikisource
Mia Dio, kies boneco estas senlima, volontu mildigi la amarecon de la situacio de N..., se tia estas Via volo. Bonaj Spiritoj, en la nomo de Dio Cxiopova, mi petegas vin helpi lin en liaj afliktoj. Se, en lia intereso, la afliktoj ne povas esti sxparataj al li, igu lin kompreni, ke ili estas necesaj al lia progreso. Donu al li konfidon al Dio kaj la estonteco, kiuj faros al li malpli amaraj la afliktojn. Donu al li ankaux la forton por ne perei pro malespero, kiu perdigus por li la fruktojn de la sufero kaj farus ankoraux pli peniga lian estontan situacion. Konduku mian penson al li, kaj povu gxi subteni lian kuragxon.

