Jorge Camacho
From Wikisource
praformikoj
de Jorge Camacho
tremo, vibro, malhelo, inundo rezina,
laboristoj acide signintaj la tujan dangxeron,
abdomene defendaj la neston, provintaj diskuri
kaj dissavi la larvojn, la pupojn, la ovojn
kaj la malpli maturajn, trairintaj
nur eron de l' perfekta labirinto,
nur la unuan sxtupon, lastmomente
mankaj je forto, je scio, je tiu
sama sentempa fluo, kiu sxangxos
cxies propran pompejon en juvelon.
(Bruselo, 8.12.1995)

