Ireneo: Kontraŭ Herezoj, lib. 3, ĉap. 20
From Wikisource
> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro
Contents |
[edit] Brevier-Legaĵo
el la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Ireneo kontraŭ herezoj
Dio estas gloro de la homo. La homo estas objekto de la Dia agado, de Lia saĝeco kaj potenco.
Kiel la kuracisto pruviĝas apud la malsanuloj, tiel Dio montriĝas en la homoj. Tiucele Sankta Paŭlo skribas: «Dio fermis ĉiujn en la nekredon, por ke Li ĉiujn kompatu.» [1] Li parolas tie ĉi pri la homo malobeinta Dion kaj sekve perdinta la senmortecon. La homo poste tamen atingis mizerikordon kaj pere de la Filo de Dio ricevis la gracon fariĝi Lia adoptita filo.
Kaj kiam la homo sen orgojlo kaj fanfaronado estos fidela al la vera gloro, apartenanta al li konsiderante la kreitaĵon kaj la Kreanton, kiu estas la ĉiopova Dio vokanta ĉion al ekzistado, kiam li amos Lin, obeos kaj estos al Li dankema, tiam li estos altigata kaj ricevos de Dio eĉ pli grandan gloron, ĉar li fariĝos simila al tiu, kiu mortis por li.
Li naskiĝis «en simileco de peka karno», [2] por kondamni la pekon kaj poste, kondamnitan, elŝiri ĝin el la korpo kaj forĵeti. Tiamaniere li vokas la homon por sekvi lin kaj invitas la homon «imiti» Dion, [3] kaj enkondukas lin en la Dian ordon, [4] kiu ebligas al la homo vidi Dion kaj ekkoni Lin kiel Patron. La Vorto de Dio loĝas en la homo. [5] Li fariĝis Filo de la homo, por instigi la homon akcepti Dion, kaj instigi Dion loĝi en la homo, el la afabla decido de la Patro.
Pro tio «la Sinjoro mem donis al ni la signon» de la savo, «Emanuelon, naskiĝintan el la Virgulino». [6] Li estis «la Sinjoro, kiu savis la homojn», ĉar ili ne povis savi sin mem. Pro tio Paŭlo parolas pri la homa febleco: «Mi scias, ke la bono ne havas sidejon en mia karno.» [7] Per tio li aludas, ke la boneco de nia savo ne originas en ni, sed en Dio. Li diras plue: «Ho, mi malfeliĉa homo, kiu liberigos min de tiu karno de morto?» [8] Kaj tuj li montras la liberiginton: la gracon de Jesuo Kristo, nia Sinjoro. [9]
La samon indikas ankaŭ Jesaja: «Fortigu la senfortiĝintajn manojn kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn. Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu! Jen estas via Dio! Venos venĝo, repago de Dio. Li mem venos kaj helpos nin.» [10] Tio signifas, ke ni ne povas saviĝi mem, sed nur helpe de Dio.
- ↑ Rom 11,32
- ↑ Rom 8,3
- ↑ kp. Efe 5,3
- ↑ kp. Mat 5,8
- ↑ kp. Joh 1,12.14
- ↑ kp. Jes 7,14
- ↑ Rom 7,18
- ↑ Rom 7,24
- ↑ kp. Rom 7,25
- ↑ Jes 35,3-4
[edit] Fontoj
- Latina teksto:
-
- Ireneo († ĉ. 202): Adversus hæreses, lib. 3, cap. 20, 2-3
- en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris), 34, 342-344
- Esperanta traduko:
-
- Alojz Dlugi SJ, 2000
- 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 68-69
[edit] Envicigo
- Advento > la 19-a de decembro
[edit] Vidu ankaŭ
- ←Letero al Diogneto, ĉap. 8-9 (advento > la 18-a de decembro)
- → Bernardo el Clairvaux: Virga Patrino 4 (advento > la 20-a de decembro)