IKUE-Himno
From Wikisource
Himno de la katolikaj esperantistoj:
La Sinjorino de la Espero
Esperanta nin kolektu sento,
aktivigu ĝi IKUE-anojn;
nin patronoj voku al konsento:
Sanktaj Pio, Maksimiliano!
- Ho, Sinjorino, nia Espero,
- donu konkordon, Patrin' de Di';
- vi de l' ĉielo gardu la teron,
- ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!
IKUE-a penu familio
la militon igi for de l' tero,
por ke ĉiu raso kaj nacio
povu pace vivi en prospero.
- Ho, Sinjorino, nia Espero,
- donu la pacon, Patrin' de Di';
- vi de l' ĉielo gardu la teron,
- ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!
Vortoj Kristaj veku mian ardon,
frata amo gvidu nin al celo,
sub la verda agu ni standardo,
kaj la kruco brilu sur la stelo!
- Ho, Sinjorino, nia Espero,
- donu la amon, Patrin' de Di';
- vi de l' ĉielo gardu la teron,
- ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi!
Melodio: Egidio Circelli OFM
Teksto: laŭ P. M. Carolfi kaj sac. Sz. Weijland, prilaboris W. Tomaszewski

