Fundamento de Esperanto
From Wikisource
[edit] La reguloj
- Ne ekzistas nedifinita artikolo. Ekzistas nur difinita artikolo "la", egala por cxiuj genroj, kazoj, kaj nombroj.
- Substantivoj estas formataj per aldono de "o" al la radiko. Por la formado de la pluralo aldonu la finajxon "j" al la singularo. La akuzativo aldonas "n" post la "o" aux la "oj." La ceteraj kazoj estas esprimataj per prepozicioj.
- Adjektivoj estas formataj per aldono de "a" al la radiko, kaj kazoj kaj nombroj kiel cxe substantivoj. La komparativo estas farata per "pli" kaj la superlativo per "plej."
- La bazaj numeraloj estas unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per kunigo de la numeraloj. La ordigaj numeraloj havas la finajxon "a" kaj en akuzativo "an."
- La personaj pronomoj estas mi, vi, li, sxi, gxi, si, ni, ili, oni. Posedaj pronomoj havas la finajxon "a", kaj en akuzativo "n."
- La verboj ne estas sxangxataj laux personoj nek nombroj. La nun-tempo finigxas per "as", la pasinta tempo per "is," la venonta tempo per "os," la kondicionalo per "us," la imperativo per "u", kaj la infinitivo per "i." Estas ankaux participoj aktivaj (kun "ant," "int" "ont") kaj pasivaj (kun "at" "it" "ot") La prepozicio cxe la pasivo estas "de."
- Adverboj estas formataj per aldono de "e" al la radiko.
- Prepozicioj per si mem uzas la nominativon.
- Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita.
- La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo.
- Kunmetitaj vortoj estas formataj per simpla kunigo de la radikoj de la vortoj. La cxefa vorto staras je la fino.
- Se en frazo estas alia nea vorto, forlasu la "ne."
- Por indiki movon al loko, oni povas uzi la finigxon "n".
- Cxiu prepozicio havas difinitan signifon. "Je" ne havas memstaran signifon.
- La tiel nomataj "fremdaj vortoj" estas uzataj sen sxangxo, sed ili ricevas la esperantajn ortografion kaj finajxojn.
- La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstatauxataj de apostrofo pro belsoneco.
Teksto : Ludoviko Lazaro Zamenhof

