Eŭropa Konstitucio preamblo
From Wikisource
[edit] TRAKTATO PRI ESTIGO DE EŬROPA KONSTITUCIO
[edit] Propono
[edit] PREAMBLO
LIA MOŜTA REĜO DE LA BELGOJ, LA PREZIDENTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ŜIA MOŜTA REĜINO DE DANLANDO, LA PREZIDENTO DE LA FEDERACIA RESPUBLIKO DE GERMANIO, LA PREZIDENTO DE LA ESTONIA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE LA HELENA RESPUBLIKO, LIA MOŜTA REĜO DE HISPANIO, LA PREZIDENTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTINO DE IRLANDO, LA PREZIDENTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, LIA MOŜTA REĜO GRANDDUKO DE LUKSEMBURGIO, LA PREZIDENTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE MALTO, ŜIA MOŜTA REĜINO DE NEDERLANDO, LA FEDERACIA PREZIDENTO DE LA AŬSTRIA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE LA POLA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, LA PREZIDENTINO DE LA FINNA RESPUBLIKO, LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ŜIA MOŜTA REĜINO DE LA UNUIĜINTA REĜOLANDO DE GRANDA BRITIO KAJ NORD-IRLANDO,
INSPIRITAJ de la kulturaj, religiaj kaj humanismaj heredaĵoj de Eŭropo, surbaze de kiuj evoluis la universalaj valoroj, kiel la neatenceblaj kaj nefordoneblaj homrajtoj, same kiel la libereco, demokratio, samrajteco kaj jurŝtato.
KONVINKITAJ, ke Eŭropo, finfine reunuiĝinta post dolorigaj spertoj, intencas plu iri sur la vojo de la civilizacio, progreso kaj prospero, por la bono de ĉiuj siaj enloĝantoj, inkluzive de la plej vundeblaj kaj senrimedaj; ke ĝi volas resti tia kontinento, kiu estas malfermita al la kulturo, scio kaj socia progreso; ke ĝi deziras pliintensigi la demokratan kaj travideblan karakteron de sia publika vivo, kaj tutmonde agadi por la paco, justeco kaj solidareco,
FIDINTAJ, ke la popoloj de Eŭropo, fieraj pri sia nacia identeco kaj nacia historio, firme intencas superi siajn praajn dividiĝojn kaj, pli strikte unuiĝintaj ol iam ajn, pretas ellabori komunan destinon,
KONVINKITAJ, ke Eŭropo tiamaniere “unuiĝinta en diverseco”, proponas al la popoloj la plej bonan ŝancon - respektante la rajtojn de ĉiu individuo kaj konsciigante al ili ilian respondecon pri la estontaj generacioj kaj pri la futuro de la planedo - daŭrigi tiun grandan entreprenon, kiu oferas taŭgan terenon al la aspiroj de la homaro,
DECIDITAJ kompletigi la atingaĵojn plenumitajn en la kadro de la traktatoj kiuj fondis la Eŭropan Komunumon, kaj de la traktato de la Eŭropa Unio, certigante la daŭrigon de la komunuma akiraĵo,
DANKEMAJ al la membroj de la Eŭropa Konvento pro la ellaboro de la projekto de la jena Konstitucio nome de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo,
delegis kiel siajn plenrajtigitojn
LIA MOŜTA REĜO DE LA BELGOJ,
Guy VERHOFSTADT Ĉefministron Karel DE GUCHT Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO,
Stanislav GROSS Ĉefministron Cyril SVOBODA Ministron pri eksterlandaj Aferoj
ŜIA MOŜTA REĜINO DE DANLANDO,
Anders Fogh RASMUSSEN Ĉefministron Per Stig MØLLER Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA FEDERACIA RESPUBLIKO DE GERMANIO,
Gerhard SCHRÖDER Federacian Kancelieron Joseph FISCHER Federacian Ministron pri eksterlandaj aferoj kaj Vickanceliero
LA PREZIDENTO DE LA ESTONIA RESPUBLIKO,
Juhan PARTS Ĉefministron Kristiina OJULAND Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA HELENA RESPUBLIKO,
Kostas KARAMANLIS Ĉefministron Petros G. MOLYVIATIS Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LIA MOŜTA REĜO DE HISPANIO,
José Luis RODRÍGUEZ ZAPATERO Prezidenton de la registaro Miguel Angel MORATINOS CUYAUBÉ Ministron pri eksterlandaj Aferoj kaj Kunlaborado
LA PREZIDENTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO,
Jacques CHIRAC Prezidenton Jean-Pierre RAFFARIN Ĉefministron Michel BARNIER Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTINO DE IRLANDO,
Bertie AHERN Ĉefministron (Taoiseach) Dermot AHERN Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA ITALA RESPUBLIKO,
Silvio BERLUSCONI Prezidenton de la ministra Konsilio Franco FRATTINI Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO,
Tassos PAPADOPOULOS Prezidenton George IACOVOU Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO,
Vaira VĪĶE FREIBERGA Prezidentinon Īndulis EMSIS Ĉefministron Artis PABRIKS Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO,
Valdas ADAMKUS Prezidenton Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS Ĉefministron Antanas VALIONIS Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LIA MOŜTA REĜO GRANDDUKO DE LUKSEMBURGIO,
Jean-Claude JUNCKER Ĉefministron, Ŝtata Ministro Jean ASSELBORN Vicĉefministron, Ministro pri eksterlandaj Aferoj kaj Enmigrado
LA PREZIDENTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO,
Ferenc GYURCSÁNY Ĉefministron László KOVÁCS Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE MALTO,
The Hon Lawrence GONZI Ĉefministron The Hon Michael FRENDO Ministron pri eksterlandaj Aferoj
ŜIA MOŜTA REĜINO DE NEDERLANDO,
Dr J. P. BALKENENDE Ĉefministron Dr B. R. BOT Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA FEDERACIA PREZIDENTO DE LA AŬSTRIA RESPUBLIKO,
Dr Wolfgang SCHÜSSEL Federacian Kancelieron Dr Ursula PLASSNIK Federacian Ministron pri eksterlandaj aferoj
LA PREZIDENTO DE LA POLA RESPUBLIKO,
Marek BELKA Ĉefministron Włodzimierz CIMOSZEWICZ Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO,
Pedro Miguel DE SANTANA LOPES Ĉefministron António Victor MARTINS MONTEIRO Ministron pri eksterlandaj Aferoj kaj de la portugalaj Komunumoj eksterlande
LA PREZIDENTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO,
Anton ROP Prezidenton de la registaro Ivo VAJGL Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO,
Mikuláš DZURINDA Ĉefministron Eduard KUKAN Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA PREZIDENTINO DE LA FINNA RESPUBLIKO,
Matti VANHANEN Ĉefministron Erkki TUOMIOJA Ministron pri eksterlandaj Aferoj
LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO,
Göran PERSSON Ĉefministron Laila FREIVALDS Ministron pri eksterlandaj Aferoj
ŜIA MOŜTA REĜINO DE LA UNUIĜINTA REĜOLANDO DE GRANDA BRITIO KAJ NORD-IRLANDO,
The Rt. Hon Tony BLAIR Ĉefministron The Rt. Hon Jack STRAW Ministron pri eksterlandaj Aferoj kaj de la brita Konfederacio
KIUJ, interŝanĝinte siajn plenrajtigilojn, agnoskitajn en bona konformo, konsentis pri la sekvantaj dispozicioj:

