Consors paterni luminis

From Wikisource

Jump to: navigation, search

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

[edit] Brevier-Himno

esperante:

Ho Krist', kunul' de l' Patra lum',
Vi mem de l' lumo lum' kaj tag',
la nokt-mallumon rompas ni
per kantoj, petegante Vin.

Tenebrojn prenu el la mens',
demonajn bandojn ĉasu for,
nin liberigu de dormem';
pigrem' ne superŝutu nin.

Tiele Vi indulgu, Krist',
al Via tuta fidular',
kaj kion himne kantas ni
per psalmoj, tion donu Vi.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'.

latine:

Consors paterni luminis,
lux ipse lucis et dies,
noctem canendo rumpimus:
assiste postulantibus.

Aufer tenebras mentium,
fuga catervas dæmonum,
expelle somnolentiam
ne pigritantes obruat.

Sic, Christe, nobis omnibus
indulgeas credentibus,
ut prosit exorantibus
quod præcinentes psallimus.

Sit, Christe, rex piissime,
tibi Patrique gloria
cum Spiritu Paraclito
in sempiterna sæcula.


Latina teksto:

Ambrozio el Milano (340-397)

Esperanta traduko:

Albrecht Kronenberger 2008

Breviero:

Ordinara tempo > 1-a kaj 3-a semajno > mardo > horo de la legaĵoj > nokte

[edit] Eksteraj ligoj

  • Himnoj en la latina: [1]
  • Himnoj kaj aliaj liturgiaj partoj en la latina: [2]
  • Himnoj en la latina kaj angla: [3]
  • Himnoj en la latina kaj hungara: [4]
  • Alfabeta listo de la latinaj titoloj kun aŭtoroj: [5]
  • Himnoj kaj aliaj kantoj en Esperanto: [6]