Christe, splendor Patris

From Wikisource

Jump to: navigation, search

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

[edit] Brevier-Himno

esperante:

Kristo, bril' de l' Patro,
virga Di-patrino',
kaj Jozef', zorganto:
Sankta Familio!

Brilas via domo,
kie virtoj floras,
kaj el kiu venis
Li, la graco-fonto.

Kun mireg' anĝeloj
la Di-filon vidas
kiel sklav' naskitan,
servi la servantojn.

Kun humil', Jozefo,
vi ordonojn donas,
kune kun Maria
servas vi al ambaŭ.

Pli ol pompaj haloj
ĉi modera domo
brilas, kie kreskis
Krist', la sav' de l' mondo.

Krist', Patrin', Jozefo!
Estu niaj domoj,
laŭ model' de l' via,
graco-trezorejoj.

Vin, Jesu', ni laŭdas.
Via familio
helpu nin ĉielen,
kiel ni esperas.

latine:

Christe, splendor Patris,
Dei mater Virgo,
Ioseph, tam sacrorum
pignorum servator,

Nitet vestra domus
floribus virtutum,
unde gratiarum
fons promanat ipse.

Angeli stupentes
Natum Dei cernunt
servi forma indutum
servis famulantem.

Imus præes, Ioseph,
humilisque iubes;
iubes et Maria
et utrique servis.

Cunctis præstant aulis
hæc egena sæpta,
salus unde cœpit
generis humani.

Iesu, Mater, Ioseph,
mansionis vestræ
nostras date sedes
donis frui sanctis.

Tibi laudes, Christe,
spem qui nobis præbes,
tuos per parentes
cæli adire domum.


Latina teksto:

Anselmo Lentini, 20-a jarcento

Esperanta traduko:

Albrecht Kronenberger 2008

Breviero:

Kristnaska tempo > dimanĉon post Kristnasko (aux la 30-an de decembro) > Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo > matena laŭdo


[edit] Eksteraj ligoj

  • Himnoj en la latina: [1]
  • Himnoj kaj aliaj liturgiaj partoj en la latina: [2]
  • Himnoj en la latina kaj angla: [3]
  • Himnoj en la latina kaj hungara: [4]
  • Alfabeta listo de la latinaj titoloj kun aŭtoroj: [5]
  • Himnoj kaj aliaj kantoj en Esperanto: [6]