From Wikisource
> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
[edit] Brevier-Himno
esperante:
Kun ĝoj' la tuta kredular'
jubilu pro la glora sav':
Jesu' la princon de la mort'
nuligis por redempti nin.
Kun palmo-frondoj sur la voj',
kun branĉoj de oliva arb',
la hom-amas' per laŭta kri'
hosanas al la Davidid'.
Renkonte kuru ankaŭ ni
al Li, la plej supera Reĝ'.
Ni kante gloru Lin kun ĝoj
svingante palmojn antaŭ Li.
Kaj kiam glitas nia paŝ',
Li kun favoro levu nin.
Pro tio ni en ĉiu temp'
Lin benu per ŝuldita dank'.
Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
hodiaŭ, ĉiam, en etern'.
|
latine:
Celsæ salutis gaudia mundus fidelis iubilet: Iesus, redemptor omnium, mortis peremit principem.
Palmæ et olivæ surculos cœtus viando deferens, «Hosanna David filio» claris frequentat vocibus.
Nos ergo summo principi curramus omnes obviam; melos canentes gloriæ, palmas geramus gaudii.
Cursusque nostros lubricos donis beatis sublevet, grates ut omni tempore ipsi feramus debitas.
Deo Patri sit gloria eiusque soli Filio cum Spiritu Paraclito, in sempiterna sæcula.
|
Latina teksto:
- anonima, 10-a jarcento
Esperanta traduko:
- Albrecht Kronenberger 2008
Breviero:
- Karesmo > Sankta Semajno > Palmodimanĉo > meza horo
[edit] Eksteraj ligoj
- Himnoj en la latina: [1]
- Himnoj kaj aliaj liturgiaj partoj en la latina: [2]
- Himnoj en la latina kaj angla: [3]
- Himnoj en la latina kaj hungara: [4]