Aurora iam spargit polum

From Wikisource

Jump to: navigation, search

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

[edit] Brevier-Himno

esperante:

Aŭror' el fend' de l' firmament'
la tagon sendas tra la ter',
fanfar' de klara lumo-pint'
obtuzan ĉion pelas for.

Nun malaperu nokta vant',
malklara stat' de nia mens',
terura kulpo, kiun nokt'
alportis per tenebra fort'.

Kaj jena granda lasta tag',
la dezirata tag' de l' glor',
alvenu, vestu nin per lum',
dum sonas ĉi matena laŭd'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia Dia Fil',
al Di', la sankta Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'.

latine:

Aurora iam spargit polum,
terris dies illabitur,
lucis resultat spiculum:
discedat omne lubricum.

Iam vana noctis decidant,
mentis reatus subruat,
quicquid tenebris horridum
nox attulit culpæ, cadat,

Ut mane illud ultimum,
quod præstolamur cernui,
in lucem nobis effluat,
dum hoc canore concrepat.

Deo Patri sit gloria
eiusque soli Filio
cum Spiritu Paraclito,
in sempiterna sæcula.


Latina teksto:

7-a/8-a jarcento

Esperanta traduko:

Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

Breviero:

Ordinara tempo > 1-a kaj 3-a semajno > sabato > matena laŭdo

[edit] Eksteraj ligoj

  • Himnoj en la latina: [1]
  • Himnoj kaj aliaj liturgiaj partoj en la latina: [2]
  • Himnoj en la latina kaj angla: [3]
  • Himnoj en la latina kaj hungara: [4]