Ŝtormo

From Wikisource

Jump to: navigation, search

<Penka Batoewa
See also Aŭtoro:Penka Batoewa/Licence

Du pezaj nuboj naĝas
en la profunda ĉiel',
du ŝtormaj ombroj kuras
sur la malluma ter':

Eterna sin pelantaj
sen halt' kaj sen ripoz',
plenplenaj de pasio,
de nigra furioz'.

Du nuboj sin brakumas
kun fulmo kaj kun hel',
- la reciprokan amon
soife glutas ter'.

Por nova ĉirkaŭbrako
postkuras ilin vent',
por nova fulma flamo,
por tondra violent'.

La eno forruladas
kun rido de dajmon',
senspure malaperas
kaj fulm' kaj flam'
kaj ŝtorm'...

Personal tools