Ĝalal-ed-din MOHAMMAD RUMI
From Wikisource
Ĝalal-ed-din MOHAMMAD RUMI estas unu el la plej grava poetoj de la persa lingvo.
[edit] Unu gazalo el Sxams-Gazalaro
far Rumi (Mouxlana)
Eble tiu cxi gazalo estas la unua verko de Rumi, kiu eldonigxas Esperante. Certe la traduko ne malhavas mankojn, cxar unuflanke la tradukinto ne spertas en poezio kaj nur la amo al Mouxlana kaj la sopiro prezenti lian vastegan mondo(vido)n al la samideanoj, tradukigis lin kaj aliflanke la Rumiaj verkoj plenplenas de plursencaj kaj profundaj signifoj, kies traduko certe estas tasko malfacilega – se ne malebla! Felicxe la tre forta esprimivo kaj alta fleksebleco de Esperanto estis grandaj helpoj kaj kurigxigoj por la tradukinto. Cxiuokaze proponoj kaj plibonigoj certe estas tre bonvenaj!
- Ho amant', forlasu ruzon, frenezigxu frenizigxu
- Ekenvenu fajrokoron, falenigxu falenigxu1
- Al la memo vi fremdigxu, kaj detruu vian domon
- Poste venu, kun amantoj, samhejmigxu samhejmigxu
- Vian sinon, kiel la sinoj (?), tutpurigu de rankoroj
- Poste por la amovino, pokaligxu pokaligxu
- Vi devas tutanimigxi, por indigxi je animuloj
- Se ebriajn vi aliras, ebriigxu ebriigxu
- La orelringoj de belulinoj, kunparolantigis ties vizagxojn
- Se vi sopiras tiujn orelojn, kaj vizagxojn, ekperligxu ekperligxu
- Se soris supren, spirito cia, pro fabelo dolcxa nia
- Neniigxu, kaj kiel amantoj, fabeligxu fabeligxu
- Estas vi, tombnokte sombra, celu gadranoktan2 gajon
- Kaj kiel la gadro-nokto, por spiritoj, logxejigxu logxejigxu3
- Penso via iras ien, poste vin fortiras tien
- Devancu penson, kaj sorteske, antauxenigxu antauxenigxu
- Al ni la korojn, serure fermas, dezir’ kaj kapric’
- Sxlosiligxu, je sxlosilo dentetigxu dentetigxu
- Kolonon la gxemantan, eksonigis Mostafa-lumo4
- Ne malplias vi lignajxon, gxemantigxu gxemantigxu
- Salomono vin aldiras: “Birdolingvon vi auxskultu
- Vi kaptilas, birdoj fugxos, eknestigxu eknestigxu”5
- Se amatin' vizagxon montris, je sxi plenigxu spegule
- Kaj se al si hararon sxi ovris, kombiligxu kombiligxu
- Gxis kiam ture nur dubrancxa, gxis kiam peone mallongira
- Gxis kiam vi dame iras oblikve, sciuligxu sciuligxu6
- Fordonis vi pro am' multajn dankajxojn jam, el havajxoj viaj
- Forlasu havajxojn kaj vin mem fordonu, dankajxigxu dankajxigxu
- Iomtempe vi elementaris7, por iom da tempo vi animalis
- Iomon da tempo animeskigxu, animuligxu animuligxu8
- Ho parolulo9, cxesigu iri al pord’ kaj tegment’, flugu hejmen10
- Jam forlasu vi, parolon perlangan, senbusxigxu senbusxigxu
[edit] Notoj
- En la persa literaturo kaj mistikismo, frenezigxo signifas forlasi kalkulemon kaj zorgojn kaj for de cxia sagxo, nur tut-enamigxi en la amaton, tiel kiel ankaux la falenoj dumnokte alflugas la kandelflamon kaj pro sia amego al lumo, pretas cxirkauxflugi cxeigxante la flamon kaj eniri fajroflamon senzorge kaj … mortigxonte.
- Gadr-nokto aux kadr-nokto, estas tre speciala nokto en Islamo, dum kiu cxies deziroj ekrealigxas sekve de sinceraj pregxoj tiunoktaj. Prof. d-ro Italo Chiussi, en sia E-a traduko de La Nobla Korano, por gadr-noko utiligis la frazon: “la nokto de la Dia dekreto”.
- Laux La Nobla Korano (cxapitro 97/verso 5), dum la gadr-nokto la angxeloj kaj la spirito venas malsupren sur la teron, do la nokto enlogxigas ilin.
- Mostafa estas unu el la nomoj de la islama profeto. Laux la historio de lia vivo, li predikante kutimis apogi kontraux iu seka trunko de daktilpalmo. Poste, kiam oni faris katedron por li, tiu trunko, forigxinta de la profeto, komencis soni/gxemi pro la cxagreno, tial gxi famigxis je “la gxemanta kolono”.
- Laux La Nobla Korano (cxapitro 27/ verso 17), Salomono diris: “Ho vi homoj! Al ni estis instruita la lingvo de la birdoj, kaj al ni cxio estas donita.”
- Movmanieroj de sxakpecoj estas metafore utiligitaj cxi tie: tiuj de turo, peono kaj damo, simbolas sklavecean, monotonan kaj rutinan vivmanieron, kio nur for(ges)igas onin de si mem. kaj tiele baras al oni la sciuligxon.
- La elementaron, laux la antikvaj persoj, konsistigis la akvo, vento, fajro kaj tero, t.e. senvivaj estajxoj kontraste kun vivaj plantoj kaj animaloj.
- Komence vi estis senviva (t. e. elementaro), poste farigxis vivanta (animalo) kaj sekve vi igxis simila al animo kaj trovis homan spiriton, nun provu igxi ecx pli supreca, t.e. tutanimigxu, animuligxu!
- Parolulo signifas homon, cxar la homo estas la nura animalo kiu povas paroli.
- Gxis kiam vi vane iras tien kaj tien sercxante veron? Fokusu vin mem, cxio tieas.

